Eltiraĵo de portugala mezepoka poesio |
---|
Das que vejo |
nom desejo |
outra senhor se vós nom, |
tan sobejo, |
mataria um leom, |
senhor do meu coraçom: |
fin roseta, |
bela sobre toda fror, |
fin roseta, |
nom me meta |
en tal coita voss'amor! |
João de Lobeira (1270?–1330?) |
La historio de la portugala lingvo estas historio de la evoluo de la portugala lingvo ekde ĝia origino en la nordokcidento de la Ibera duoninsulo ĝis hodiaŭ, kiel oficiala lingvo parolata en Portugalo kaj en kelkaj landoj de portugallingva esprimo.
En ĉiaj aspektoj (fonetiko, morfologio, vortaro kaj sintakso), la portugala lingvo estas esence la rezulto de organika evoluo ekde la vulgara latino alportata de la romiaj kolonoj en la 3a jarcento a.K., kun malgrandaj influoj de aliaj lingvoj kaj kun markita kelta substrato. La arkaika portugala disvolviĝis en la 5a jarcento p.K., post la falo de la Romia Imperio kaj la ĝermanaj invadoj, kiel latinida dialekto, nomita galega-portugala, kiu malsimiliĝis de aliaj iberaj latinidaj lingvoj. Uzita en dokumentoj skribitaj ekde la 9a jarcento, la galega-portugala fariĝis matura lingvo en la 13a jarcento, kun riĉa literaturo. En 1290 ĝi dekretiĝis kiel oficiala lingvo de la regno Portugalio de la reĝo Dinis la 1-a. La salto al la moderna portugala alvenis en la Renesanco, kun la Cancioneiro Geral de Garcia de Resende (1516) konsiderita kiel la normo. La normigado de la lingvo komencis en 1536, kun la kreado de la unuaj gramatikoj, de Fernão de Oliveira kaj João de Barros.
Ekde la 16a jarcento, kun la ekspansio dum la epoko de la malkovroj, la historio de la portugala lingvo ĉesis okazi ekskluzive en Portugalio, ampleksante la eŭropajn portugalajn kaj la internaciajn portugalajn. En 1990, internacia traktato estis subskribita kun la celo krei unuecan literumadon, la Ortografian Interkonsenton pri la Portugala Lingvo en 1990, subskribitan de reprezentantoj de Angolo, Brazilo, Kabo-Verdo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko, Portugalio kaj Santomeo kaj Principeo.